Psalmaro 105:5
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
Londona Biblio
In The King James Version
Remember his marvellous works that he hath done; his wonders, and the judgments of his mouth;
In Context
4Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
6Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
Cross References
Deuteronomy 8:2Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.
Psalms 40:5Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
Psalms 77:12Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
Psalms 119:13Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
Luke 22:19Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
Revelation 16:7Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.