Psalmaro 107:3
Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
4Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
Cross References
Deuteronomy 30:3tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Eternulo, via Dio.
Isaiah 11:11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
Isaiah 49:12Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
Isaiah 56:8La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
Jeremiah 31:8Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien.
Ezekiel 20:34kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj;