Psalmaro 107:37
Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
Londona Biblio
In The King James Version
And sow the fields, and plant vineyards, which may yield fruits of increase.
In Context
36Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
38Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
Cross References
Genesis 26:12Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
Isaiah 37:30Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
Jeremiah 29:5Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;
Ezekiel 28:26Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.
Amos 9:13Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
Haggai 1:10Pro tio la ĉielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktaĵojn.