Psalmaro 139:21
Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
22Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
Cross References
Psalms 15:4Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
Psalms 31:6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
Psalms 119:158Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
Mark 3:5Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
Romans 9:1Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
Revelation 2:6Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas.