Psalmaro 55:15
La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
16Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
Cross References
Numbers 16:30Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo.
2 Samuel 18:9Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
Psalms 9:17La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Psalms 64:7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
Psalms 109:6Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
Matthew 27:5Kaj li ĵetis la arĝentajn monerojn en la sanktejon, kaj eliris; kaj foririnte, pendigis sin.