Psalmaro 69:25
Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
Londona Biblio
In The King James Version
Let their habitation be desolate; and let none dwell in their tents.
In Context
24Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
26Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
Cross References
1 Kings 9:8Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Matthew 23:38Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
Luke 13:35Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.