Psalmaro 99:4
Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
5Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.
Cross References
Deuteronomy 10:18kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
2 Samuel 23:3La Dio de Izrael parolis, Al mi diris la Roko de Izrael: Justulo regas super homoj, Li regas en timo antaŭ Dio.
Job 37:23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
Psalms 45:6Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Psalms 98:9Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Isaiah 11:3Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;