Apokalipso de Johano 21:2
Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 21
Cross References
Psalms 45:9Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
Psalms 87:3Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
Isaiah 52:1Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
Isaiah 61:10Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.
Jeremiah 31:23Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de justeco, sankta monto!
2 Corinthians 11:2Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.