Apokalipso de Johano 22:15
Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Apokalipso de Johano 22
Cross References
1 Kings 22:8Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
Isaiah 9:15Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto.
Isaiah 47:12Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortiĝos.
Jeremiah 5:31la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Matthew 8:12sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
John 8:46Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?