Epistolo al la romanoj 10:18
Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
Read all of Epistolo al la romanoj 10
Cross References
Psalms 19:4Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
Psalms 98:3Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
Isaiah 49:6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
Jeremiah 16:19Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio.
Matthew 24:14Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
Matthew 28:19Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;