Epistolo al la romanoj 11:20
Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.
21ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.
Read all of Epistolo al la romanoj 11
Cross References
2 Chronicles 20:20Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
Proverbs 28:14Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
Isaiah 2:11La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Isaiah 7:9Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
Habakkuk 2:4Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco.
Luke 18:14Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.