Epistolo al la romanoj 11:6
Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.
Read all of Epistolo al la romanoj 11
Cross References
Deuteronomy 9:4Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos ilin de antaŭ vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min por ekposedi ĉi tiun landon; pro la malvirteco de ĉi tiuj popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaŭ vi.
Romans 4:4Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel ŝuldo.
1 Corinthians 15:10Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.
Galatians 5:4Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco.
2 Timothy 1:9kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj,