Epistolo al la romanoj 14:6
Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
Read all of Epistolo al la romanoj 14
Cross References
Exodus 12:42Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
Isaiah 58:5Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo?
Matthew 14:19Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
John 6:28Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?
Galatians 4:10Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.