Alta Kanto de Salomono 7:13
La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Alta Kanto de Salomono 7
Cross References
Genesis 30:14Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
Song of Solomon 4:16Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.
Isaiah 23:18Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.
Matthew 13:52Kaj li diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn.
John 15:8En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.
1 Corinthians 2:9sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.