Libro de Zeĥarja 2:7
He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu!
Londona Biblio
In The King James Version
Deliver thyself, O Zion, that dwellest with the daughter of Babylon.
In Context
Read all of Libro de Zeĥarja 2
Cross References
Numbers 16:26Kaj li diris al la komunumo: Foriru do de la tendoj de tiuj malbonaj homoj, kaj tuŝu nenion, kio apartenas al ili, por ke vi ne pereu pro ĉiuj iliaj pekoj.
Isaiah 48:20Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria, aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru: La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.
Isaiah 52:11Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
Jeremiah 51:6Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon.
Micah 4:10Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.
Revelation 18:4Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;