1 Chronicles 17:2
Kaj Natan diris al David: Ĉion, kio estas sur via koro, faru, ĉar Dio estas kun vi.
Londona Biblio
In The King James Version
Then Nathan said unto David, Do all that is in thine heart; for God is with thee.
In Context
3Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante:
Cross References
Joshua 9:14Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
1 Samuel 16:7Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
1 Kings 8:17Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael.
1 Chronicles 28:2Kaj la reĝo David stariĝis sur siaj piedoj, kaj diris: Aŭskultu min, ho miaj fratoj kaj mia popolo! Mi intencis konstrui domon de ripozo por la kesto de interligo de la Eternulo kaj por piedbenketo por nia Dio, kaj mi preparis min, por konstrui.
Zechariah 8:23Tiele diras la Eternulo Cebaot: En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros: Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.
1 Corinthians 13:9Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;