1-a epistolo de Johano 1:6
Se ni diras, ke ni havas kunulecon kun Li, kaj iradas en la mallumo, ni mensogas, kaj ne faras la veron;
Londona Biblio
In The King James Version
If we say that we have fellowship with him, and walk in darkness, we lie, and do not the truth:
In Context
Read all of 1-a epistolo de Johano 1
Cross References
Psalms 82:5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
Proverbs 2:13De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
Matthew 7:22Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?
John 8:12Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
John 11:10Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
John 12:46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.