1-a epistolo de Johano 4:6
Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin aŭskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne aŭskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laŭ la mondo, kaj la mondo ilin aŭskultas.
Read all of 1-a epistolo de Johano 4
Cross References
Isaiah 8:20tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.
Hosea 4:12Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.
Micah 3:8Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
John 8:19Ili do diris al li: Kie estas via Patro? Respondis Jesuo: Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaŭ mian Patron.
John 10:16Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.
John 13:20Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.