2-a libro de la Reĝoj 8:47
sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 8
Cross References
Deuteronomy 4:29Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
1 Samuel 7:6Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa.
2 Chronicles 6:37sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis;
Ezra 9:6kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
Nehemiah 9:26Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.
Psalms 106:6Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.