Libroj de la Kroniko 5:2
Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.
Read all of Libroj de la Kroniko 5
Cross References
Numbers 10:33Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
2 Samuel 5:7Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
1 Kings 8:1Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
1 Chronicles 15:3Kaj David kunvenigis ĉiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur ĝian lokon, kiun li pretigis por ĝi.
1 Chronicles 15:25Tiamaniere iris David kaj la plejaĝuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun ĝojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
1 Chronicles 24:6Kaj enskribis ilin Ŝemaja, filo de Netanel, skribisto el la Levidoj, antaŭ la reĝo kaj la estroj, antaŭ la pastro Cadok, antaŭ Aĥimeleĥ, filo de Ebjatar, kaj antaŭ la ĉefoj de patrodomoj de la pastroj kaj de la Levidoj; unu loto estis por patrodomo de Eleazaridoj, kaj unu loto estis por patrodomo de Itamaridoj.