1-a libro de la Reĝoj 7:2
la reĝo diris al la profeto Natan: Vidu, mi loĝas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapiŝoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kaj Natan diris al la reĝo: Ĉion, kio estas en via koro, iru kaj faru, ĉar la Eternulo estas kun vi.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 7
Cross References
Exodus 40:21Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2 Samuel 6:17Kaj oni alportis la keston de la Eternulo, kaj metis ĝin sur ĝian lokon meze de la tendo, kiun David starigis por ĝi; kaj David alportis antaŭ la Eternulo bruloferojn kaj pacoferojn.
2 Samuel 11:11Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
1 Kings 1:8Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
1 Chronicles 14:1Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
1 Chronicles 29:29La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;