Agoj de la Apostoloj 1:5
ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Agoj de la Apostoloj 1
Cross References
Joel 2:28Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn.
Matthew 3:11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
Luke 3:16Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
Acts 2:1Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko.
Acts 10:45Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito.
Acts 19:4Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.