Agoj de la Apostoloj 20:29
Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
30kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.
Read all of Agoj de la Apostoloj 20
Cross References
Jeremiah 13:20Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela ŝafaro?
Ezekiel 34:2Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj?
Zechariah 11:17Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
Matthew 10:16Jen mi forsendas vin kiel ŝafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
John 10:12La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;
2 Peter 2:1Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon.