Libro de Amos 1:1
Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 3:1Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb.
1 Kings 19:19Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon.
2 Kings 14:23En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
2 Chronicles 20:20Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
Psalms 78:70Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
Jeremiah 1:1Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen;