Readmono 11:13
Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 4:29Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Deuteronomy 6:17Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi.
Deuteronomy 11:1Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo.
Deuteronomy 11:22Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li: