The Bible Software
bible.software › Eliro › Eliro 30 › Eliro 30:33

Eliro 30:33

Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.

Londona Biblio

In The King James Version

Whosoever compoundeth any like it, or whosoever putteth any of it upon a stranger, shall even be cut off from his people.

In Context

32Sur homan karnon ĝi ne estu verŝata, kaj laŭ ĝia konsisto ne faru ion similan; ĝi estas sankta, ĝi estu sankta por vi.

34Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi aromaĵon: balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el ĉio;

Read all of Eliro 30

Cross References

Exodus 12:15Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

Exodus 29:33Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.

Exodus 31:14Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.

Leviticus 7:21Se iu ektuŝos ion malpuran, ĉu malpuraĵon de homo, ĉu malpuran beston, ĉu ian malpuran abomenindaĵon, kaj manĝos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermiĝos el sia popolo.

Leviticus 17:9kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.

Leviticus 17:14Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj: La sangon de ia korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia sango; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Eliro 30:33

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Eliro 30:32Eliro 30Eliro 30:34 →