Eliro 4:31
Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 17:3Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
Genesis 50:24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
Exodus 3:7Kaj la Eternulo diris: Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.
Exodus 3:18Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li: La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.
Exodus 12:27tiam diru: Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo kliniĝis kaj faris adoron.
Exodus 33:10Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo.