Libro de Jeĥezkel 1:24
Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 1
Cross References
2 Kings 7:6La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
Job 37:4Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.
Psalms 29:3La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
Ezekiel 3:13Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.
Ezekiel 43:2Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
Revelation 1:15kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj.