Libro de Jeĥezkel 15:6
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 15
Cross References
Isaiah 5:1Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
Isaiah 5:25Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Jeremiah 4:7Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
Jeremiah 21:7Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en ĉi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
Jeremiah 25:9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
Jeremiah 44:21Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando — ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.