Genesis 22:2
Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 17:19Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
Genesis 21:12Kaj Dio diris al Abraham: Ĝi ne malplaĉu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri ĉio, kion diros al vi Sara, obeu ŝian voĉon; ĉar per Isaak oni nomos vian idaron.
Genesis 22:16kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
Judges 11:39Kaj kiam pasis la du monatoj, ŝi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur ŝi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj ŝi ne ekkonis viron. Kaj fariĝis moro en Izrael,
2 Chronicles 3:1Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
John 3:16Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon.