Isaiah 31:2
Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 10:35Kaj ĉiufoje, kiam la kesto elmoviĝis, Moseo diradis: Leviĝu, ho Eternulo, kaj disĵetiĝu Viaj malamikoj, kaj forkuru Viaj malamantoj for de Via vizaĝo.
Joshua 23:15Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
Job 5:13Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
Job 12:16Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
Psalms 68:1Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
Isaiah 20:4tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.