Libro de Jesaja 31:3
La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 31
Cross References
2 Chronicles 32:8kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
Psalms 33:17Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
Isaiah 9:17Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isaiah 20:6Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?
Isaiah 30:7La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
Isaiah 36:9Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?