Libro de Jeremia 14:13
Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 14
Cross References
Jeremiah 4:10Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon — kaj dume la glavo atingis jam la animon?
Jeremiah 5:31la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Jeremiah 8:11Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
Jeremiah 23:17Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo.
Jeremiah 37:19Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la reĝo de Babel ne venos kontraŭ vin kaj kontraŭ ĉi tiun landon?
Ezekiel 13:22Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon —