Evangelio laŭ Johano 17:18
Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
Londona Biblio
In The King James Version
As thou hast sent me into the world, even so have I also sent them into the world.
In Context
17Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
19Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.
Read all of Evangelio laŭ Johano 17
Cross References
Isaiah 61:1La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
Matthew 23:34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
John 17:3Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
John 17:21por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.
John 17:25Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis;
2 Corinthians 5:20Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio.