Levidoj 12:2
Diru al la Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
3Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.
Cross References
Genesis 1:28Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.
Leviticus 5:3aŭ se iu ektuŝos malpuraĵon de homo, kia ajn estus tiu malpuraĵo, per kiu oni malpuriĝas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciiĝos, kaj li estos kulpa;
Leviticus 15:19Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero.
Job 14:4Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
Job 25:4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
Luke 2:22Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,