The Bible Software
Levidoj · Londona Biblio

Levidoj 12

1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2Diru al la Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura.

3Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio.

4Tridek tri tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo.

5Se ŝi naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo.

6Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.

7Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino.

8Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.

← Levidoj 11Read In The App, Free →Levidoj 13 →

Study Levidoj 12

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627