Levidoj 12:6
Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 5:6kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
Leviticus 14:22kaj du turtojn aŭ du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
Leviticus 15:29Kaj en la oka tago ŝi prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj ŝi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
Luke 2:22Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo,
2 Corinthians 5:21Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.
1 Peter 1:18sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;