Leviticus 12:7
Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 4:20Kaj li faru kun la bovido; kiel li faris kun la propeka bovido, tiel li faru kun ĝi; kaj pekliberigos ilin la pastro, kaj estos pardonite al ili.
Leviticus 4:31Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
Leviticus 15:15Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
Job 1:5Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
Romans 3:23ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
1 Corinthians 7:14Ĉar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.