Evangelio laŭ Luko 14:12
Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
13Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
Read all of Evangelio laŭ Luko 14
Cross References
Proverbs 14:20Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
Zechariah 7:5Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj — ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi?
Matthew 6:1Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
Luke 1:53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
James 2:1Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.