Evangelio laŭ Marko 14:65
Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
64Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto.
66Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro;
Read all of Evangelio laŭ Marko 14
Cross References
Esther 7:8Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
Isaiah 50:6Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
Isaiah 53:3Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
Matthew 26:67Tiam oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj,
Mark 15:19Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li.
John 18:22Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante: Ĉu tiel vi respondas al la ĉefpastro?