Matthew 1:11
kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.
Londona Biblio
In The King James Version
And Josias begat Jechonias and his brethren, about the time they were carried away to Babylon:
In Context
10kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija,
Cross References
2 Kings 25:11La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
2 Chronicles 36:1La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem.
2 Chronicles 36:20Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj;
Jeremiah 27:20kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;
Jeremiah 52:11Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la reĝo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon ĝis la tago de lia morto.
Daniel 1:2Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.