Evangelio laŭ Mateo 11:23
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
22Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.
24Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 11
Cross References
Genesis 13:13Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo.
Isaiah 14:13Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;
Ezekiel 16:48Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.
Ezekiel 31:16Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.
Matthew 4:13kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
Matthew 16:18Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.