Matthew 3:10
Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Samuel 23:7Sed se iu volas ektuŝi ilin, Tiu devas armi sin per fero aŭ per stango de lanco; Kaj per fajro ili estos forbruligitaj sur sia loko.
Psalms 80:15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
Isaiah 5:2kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
Isaiah 61:3por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
Ezekiel 15:2Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
Malachi 4:1Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke ĝi ne restigos al ili radikon nek branĉon.