Zechariah 13:9
Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 26:12Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
Deuteronomy 26:17Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon.
Job 23:10Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
Psalms 34:15La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
Psalms 50:15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
Psalms 91:15Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.