Nombroj 19:9
Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga: tio estas ofero propeka.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 6:12Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.
Numbers 9:13Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo.
Numbers 19:18kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo.
Numbers 31:23ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura, tamen per puriga akvo oni ĝin pekpurigu; ĉion, kio ne povas iri en fajron, trairigu tra akvo.
2 Corinthians 5:21Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.
Hebrews 7:26Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;