Nombroj 23:1
Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 27:1Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj ĝia alto estu tri ulnoj.
Numbers 23:30Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
1 Samuel 15:22Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
1 Chronicles 15:26Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbuĉis sep bovojn kaj sep ŝafojn.
Job 42:8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
Proverbs 15:8Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas.