Psalmaro 147:14
Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
Londona Biblio
In The King James Version
He maketh peace in thy borders, and filleth thee with the finest of the wheat.
In Context
13Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
15Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
Cross References
Deuteronomy 8:7Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
1 Chronicles 22:9Jen filo naskiĝos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al ĉiuj liaj malamikoj ĉirkaŭe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo.
Psalms 81:16Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Psalms 132:11La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
Isaiah 9:6Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
Isaiah 66:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.