Psalmaro 21:3
Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
4Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
Cross References
1 Samuel 16:13Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
2 Samuel 5:3Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
1 Chronicles 20:2Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
Job 41:11Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
Psalms 20:5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
Psalms 59:10Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.