The Bible Software
Psalmaro · Londona Biblio

Psalmaro 21

1Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.

3Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

4Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.

5Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

6Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

7Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.

8Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.

9Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.

10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.

11Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.

12Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.

13Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

← Psalmaro 20Read In The App, Free →Psalmaro 22 →

Study Psalmaro 21

KJVMatthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschCharles SpurgeonScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)Reina-Valera (Español)Bíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)

All Chapters

123456789101112131415161718192021222324252627282930313233343536373839404142434445464748495051525354555657585960616263646566676869707172737475767778798081828384858687888990919293949596979899100101102103104105106107108109110111112113114115116117118119120121122123124125126127128129130131132133134135136137138139140141142143144145146147148149150