Psalmaro 36:12
Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
Londona Biblio
In The King James Version
There are the workers of iniquity fallen: they are cast down, and shall not be able to rise.
In Context
11Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
Cross References
Judges 5:31Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
Psalms 9:16Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.
Psalms 55:23Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Psalms 64:7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
Jeremiah 51:64kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili pereos. Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.
Revelation 15:4Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.